Languages

Let's reinvent the Social Network !

Movim is an open decentralised social network
Based on a popular open protocol
And available in many languages

Discover it now !

Komunumo

Aktualaĵoj -

Malcentralizita teknologio

Nia filozofio estas ke viaj datumoj estas viaj, kaj devas esti en via rego. Movim atingas tion ĉi tra kompleta malcentralizo de uzantaj datumoj kaj konto.

Registru ĉion-ajn vi deziras! Movim celas konservi viaj amikoj kaj familio proksime, eĉ se ili estas sur alia servilo ol vi. Viaj datumoj sekvas vin sur ĉiu Movim-servilo vi uzas.

Kaj kial vi ne partoprenus? Vi facile povas instali Movim-nodon sur via propra servilo, kaj estu libere!


Ununura protokolo

Movim estas tute bazita sur la XMPPa protokolo. Kun Movim, vi neniam estos ŝlosiĝita kun ununura vendisto. Viaj Gmail® aŭ Facebook® kontaktoj estos atingeblaj, kaj eĉ WLM®, Yahoo® kaj tiel plu.

La Movim-platformo integrigas ĉion vi bezonas por konekti kun via preferata XMPPa servilo, kaj libere komuniki.

Ni estas fieraj uzi JAXL, la potenca XMPPa biblioteko por PHP .


Libereco!

Movim utiligas nur liberan kaj malfermkodan programaron respekteme de fundamenta filozofia de la Interreto (neŭtraleco, privateco kaj libereco).

Movim estas libera programo kaj sub permesilo AGPLv3 kun la escepto de komponanto sub LGPLv3 kaj de la GNU FDL por la dokumentado.

Movim kaj ĝia komunumo estas dediĉite antaŭenigi la etikarojn kaj idealojn de la Libera Programaro.


Helpu nin!

Movim celas esti alirebla kaj plurlingva platformo. La tradukoj de la projekto estas certigita per volontuloj kiuj estas komunumaj eroj.

Do, venu helpi nin por traduki en vian lingvon, la projekto sur tiu retejo kaj la retejo ĉi-tie. Se via lingvo ne estas en la listo, bonvolu kontakti nin.